Luu Trong Lu
ANKORAŬ ŜVELAS ODOROJ...

Vizitis la arbaro densa
ĉi nokte min kun verd' intensa,
surpluvis min la prunfloraro...
Sur voj' malnova ni en paro
promenas, bambuombroj vibras,
flanarboj sur nin roson kribras.
La vento de l' Huong-rivero
por dormi flugas al kanejo.
Vi lante voĉis dum promen'...
Ho, rava voĉo tra l' ĝarden'.
Ni iris, iris ĝis trans pado
kun ofta retrorigardado.
Prunarboj sendis per parfumo
mesaĝon tra l' vespermallumo.
Odoro stranga ŝvelas, glitas,
en polv' ni niajn paŝojn vidas
kaj aŭdas bati nian koron,
ilian strangan kunsonoron.
La sonĝo for... Mi vin atendas.
Riveroj, arboj for... Sed pendas
tiu parfumo: mi ĝin sentas.
Dek jarojn torturiĝas torde
ĉi lando, la panarboj morte
falas, sed ŝvelas ja pli forte
parfum' en mia kor' kaj via...